Ĉio denove aspektas malsame, ĉu?

Kiel mi menciis en pli frua afiŝo, mi ne estis tre kontenta pri la temo, kiun mi uzis ĝis nun. Do mi decidis, ke anstataŭ provadi temojn, faritaj de aliaj, mi prefere faru mian propran. Ĉar tio estos pli amuza kaj mi pli emos esti kontenta pri io, kion mi mem fuŝofaris.

Vidu, mia propra temo!

Nu do jen frua rezulto. Mi prenis tre simplan stil-framon, Pico.css, kaj faris tre simplan temon baze de tiu. Mi ankoraŭ planas kelkajn plibeligojn, sed ne atendu multe de mi, mi ne estas persono, kiu zorgas pri aspektoj. 😉

Eble mi ŝanĝu koloraron al pli aŭtuna, kun hela kaj malhela variaĵoj; kaj aldonu videfiketojn ie-tie; kaj certe mi ankoraŭ agordu, kiel diversaj listoj aspektos, kaj ankaŭ grandecon de teksteroj kaj interspacojn inter ili; sed mi ne intencas multe ŝanĝi la ĝeneralan aspekton.

Mi ja kontentas pri mia manfuŝitaĵo. 😌

Kaj mi fuŝteksu tion sendepende…

Tempaltempe mi aŭdadis pri IndieWeb movado, sed mi neniam eploris ĝin detale. Iliaj retejoj certe ne helpas, ili emas esti implike konstruitaj kaj plenplenaj de nekonataj mallongigoj (kiujn esperantuje ni nomus neologismoj 😂).

Sed kiel mi sukcesis kompreni, la ĝenerala ideo estas, ke ĉiu havu sian propran retejon (ha-ha), kiun oni uzu kiel fokuson de sia reta idento kaj agado. Kaj do anstataŭ sociaj retoj ni havu sociajn retejarojn. Aŭ io tia.

Mi certe ne sentas, ke la ideo multe entuziasmigu min. Sed ĉiuokaze, nur pro tio, ke mi iel trovis min posedanto de domajno, mi jam estis duonvoje al la unua nivelo de IndieWeb-iĝo, kiel priskribita ĉe IndieWebify.me.

Do mi aldonis sufiĉe da markoj al la paĝpiedo ĉi-reteje por ke ĝi povu servi kiel H-karto kaj ankaŭ ebligi IndieLogin.

Do nun mi estas trionvoje al la nivelo du. 😅 Do eble mi aldonu la markojn ankaŭ al artikoloj. Iam.


retejo anoncoj retidento