Progreso de la retejo

Servoj estas poiomete aldonitaj al la servilo.

XMPP

Mi sukcesis instali Prosody. Do mi nun havas mian propran tujmesaĝilan servon. Ĝi havas nur du uzantojn ĝuste nun kaj mi intencas restigi ĝin malgranda. La registriĝo restos malfermita, sed se vi estas esperantisto, konas min, kaj volas XMPP-adreson kun tiu ĉi mojose sonanta domajna parto, kontaktu min, kaj mi kreos konton por vi.

RSS-novaĵa legilo

Ekde kiam Disroot.org malŝaltis la novaĵapon ĉe sia nubservo, mi ne havis bonan kolektilon kaj legilon por RSS, do mi pli emis uzi Twitter kaj Telegram kiel mian novaĵ-fonton. Nun mi forigis Tviteron, tamen, kaj distanciĝas iom de Telegram.

Do mi intencas denove uzi RSS pli aktive, kaj por tio mi instalis Miniflux. Ĝis nun mi kontentas pri tio, kiel ĝi funkcias.

Observejo de Mozilla kaj nova temo

Mi ankoraŭ ne menciis ĉi tie, ke mi neniam okupiĝis pri retpaĝa dizajno kaj aliaj TTTaĵoj. Do kiam mi ĵus estigis la retejon, mi simple kreis paĝon per Hugo kun la unua temo, kiun mi ŝatis laŭ ŝia aspekto, kaj uzis httpd(8) por servi ĝin laŭ https.

Nu, tio funkciis, kaj testiloj, kiuj kontrolas TLS-konekton, kiel ekzemple Qualys SSL Labs tuj taksis la servilon A+.

La observejo de Mozilla ne estis same feliĉa pri la retejo, tamen, ĉar ĝi testas ankaŭ sekurec-rilatajn paĝajn kapojn, kaj httpd(8) en OpenBSD, estas, tute intence, tro simpla programo por okupiĝi ankaŭ pri tiuj.

Mi ignoris la aferon ĝis nun, sed, por funkciigi la menciitan ĉi-supre RSS-legilon mi ĉiuokaze devis uzi relayd(8) kiel inversan prokurilon, mi decidis, ke mi uzu ĝin ankaŭ por aldoni tiujn kapojn. Ĉar aldoni ilin estas laboro ĝuste por relayd(8).

Nu, la afero mem ne estas malfacila, sed montriĝis, ke la temo, kiun mi uzis komence, ne uzeblas kun strikta sekureca politiko, ĉar ĝi uzas entekstan kodon ks.

Do mi ŝanĝis ĝin al alia: anatole. Ĝi kongruas al la sekurecaj politikoj, kaj havas kelkajn aliajn kvalitojn, kiuj al la unua mankis, sed mi ne tiom multe ŝatas ĝian askpekton. Eble poste mi redaktos la stilon aŭ ŝanĝos la temon al jen alia. Ni vidos.

Dumtempe ĝi servos, tamen. Kaj mi ĝuos tiun A+ de la Observejo.


retejo anoncoj teĥnikaĵoj