Ili diras …

Mi ĵus vidis tion ĉi en loka gazeto sub la rubriko “La plej bona el blogoj”. Kaj mi pensis, ke eble mi devas traduki ĝin por ke vi vidu, kion oni manĝigas al la publiko jam dum ok jaroj. Ĉiun tagon. Per ĉiu ŝtata informilo.

Mi devos batali kontraŭ naŭzo, tradukante ĝin, sed mi volas, ke vi vidu kaj komprenu. La piednotoj estas miaj, mi ne kapablas deteni min de komenti.

Ili diras ke komenciĝis milito kontraŭ la popolo de Ukrainio.

En realo, komenciĝis operacio por fini milition.

Kriaĉoj kaj ŝrikoj, kiujn sonigis certaj rusiaj laboruloj de kulturo rilate komenciĝintan militan konflikton1 en Donbaso2, ne tre kompreneblas. Ili diras ke komenciĝis milito kontraŭ la popolo de Ukraino3.

En realo komenciĝis operacio por fini la militon de la ukraina popolo4 kontraŭ propraj civitanoj kaj rusianoj, loĝantaj en LPR kaj DPR. Ĝuste nun ni vidas, kiel proksimiĝas al la fino okjara regado de ukrainaj nazioj.

Militado flanke de la reĝimo en Kievo kaj sistema ekstermado kontraŭ loĝantoj de Donbaso daŭris longajn ok jarojn. Dum ĉi tiu milito pereis pli ol 14 mil homoj, centoj da infanoj.

Nur pripensu: Brjanska regiono tempe de la Granda Patrujdefenda Milito estis okupita por du jaroj. Nazioj de la 20a jarcento du jarojn murdadis kaj seksperfortadis, bruligadis kaj turmentadis sovetajn homojn. Kiom da malfeliĉo ili tiam alportis! Kaj en Donbaso nazioj de la 21a jarcento, novbakitaj faŝistoj kaj heredantoj de Bandera, turmentis ukrainojn kaj rusianojn dum 8 jaroj pro tio, ke tiuj volis paroli en la rusa lingvo, pro georgiaj rubandetoj, pro malamo kontraŭ faŝismo…

Homoj tutajn 8 jarojn paŝis sur sia propra lando, en ĉiu momento atendante aŭ eksplodon de kaŝanta sin mino sub piedoj, aŭ fluginta de ĉielo obuso. Permesante al infanoj ludi en la korto, ne sciis, ĉu tiuj revenos hejmen.

Kiel sukcesis ili elteni 8 jarojn da senĉesa doloro enkore? Memkompreneblas, ke ĉi tion estis necese fini.

La okazanta specialoperacio5 de rusia militaro estas necesa por tio, ke en Donbaso ekreĝu paco. Por ke Kievo ĉesu minaci per nukleaj armiloj. Por ke la planoj de nazioj pri ekstremado de ĉio rusa6 neniam plenumiĝu!

Igor Statiĉnjuk.

Piednotoj


1

Ĉu? Ĝi ne estas milita konflikto, ĝi estas speciala operacio, vi aĉulo!

2

Kara, Kievo ne estas en Donbaso. La speciala operacio iras en la tuta Ukrainio.

3

Jes, ni diras tion. Dankon por ripeti tiom ofte, ĝi ja estas ripetenda. Parenteze, ja estas vero, ke la milito komenciĝis antaŭ 8 jaroj. Kaj ke la popolo de Donbaso suferis. Estas priparolinde, kiukulpe, sed ne ĉi tie.

4

La ulo sendube volis diri “registaro”, sed oni ne pagas al li sufiĉe por ke li ankaŭ provlegu.

5

Jen, vi ja scias!

6

Mi simple lasos ĉi tion ĉi tie.


milito propagando