Pri la retejo

Kion do mi faras ĉi tie?

Kiel mi menciis antaŭe, mi komencis tiun ĉi blogon pro ne pli bona kialo ol tiu, ke mi ekhavis domajnon kiu aspektus strange sen retejo.

Kaj mi ankoraŭ ne tute certas, kion mi faru pri ĝi kaj ĉu ĝi longe daŭros.

Sed ĝuste nun, mi celas ke ĝi estu pure esperantlingva blogo pri io ajn. Ne ĉar mi estas ia tipo de purismema esperantisto, sed ĉar nu, ĝi estas io, kion mi povas fari. Mi ne estas verkisto, nek ia alia artisto, nek lingvoinstruisto, sed mi ja uzas esperanton ĉiutage kaj parolas ĝin… nu, se ne flue, do en ne malbona post-komencanta nivelo.

Multaj el la esperantlingvaj resursoj, kiujn mi renkontas rete, celas atingi ion. Ili parolas pri la movado aŭ specifa projekto aŭ provas doni novaĵojn pri lando aŭ io. Mi tute ne kontraŭas tion, ili ĉiuj estas noblaj enreprenoj. Sed se mi volus fari ion tian, mi prefere kontribuus al unu el ili.

Sed mi ne scias eĉ, ĉu mi ankoraŭ prizorgos mian retejon morgaŭ, do mi ne emas komenci ion same ambician. Sed eble mi povas simple montri, kiel averaĝe sperta esperantisto uzas la lingvon por paroli pri ĉiuj tiaj samaj ĉiutagaĵoj, pri kiuj oni parolas en averaĝa blogo. Vetero, libroj, grumblado, plendoj, teĥnikaĵoj… io ajn fakte. Sen provi savi mondon aŭ atingi finan venkon.

Aliflanke, mi tute ne intencas ŝajnigi, ke aliaj lingvoj ne ekzistas, mi sentas min libera almiksi nacilingvismaĵojn aŭ doni ligilojn al alilingvaj resursoj sen ne pli ol kelkvorta resumo pri la enhavo.

La sinteno estu pli malpli sama, kiel en la elsendoj de Persikore Plum kvankam kompreneble mi estas neniel same ĉarma. Mi ja konsentas kun ŝi, ke rete malabundas ekzemploj de tia uzo de esperanto por senambiciaj ordinaraĵoj, do, Persi, vi ĉiam kulpas inspiras min.

Dankoj kaj rajtoj

Ilaro

Operaciumo
OpenBSD
TTT-Servilo
httpd(8)
Retej-kreilo
Hugo
Stil-framo
Pico.css
Teksta redaktilo
GNU Emacs
Bildetoj
Font Awesome, Simple Icons, SVG Repo
Gemini-servilo
Vger
Gopher-servilo
Geomyidae

Rajtigiloj

Mi dubas, ke mi produktos ion kopiindan, sed, se specifa paĝo ne diras alie, konsideru tekstojn havigataj laŭ CC BY-SA kaj programajn fragmentojn – laŭ WTFPL.