Scripta manent

Mi jam menciis antaŭe, ke mi pasigis iom da tempo en gemini-spaco, kaj mi devas konfesi, ke tio estis nur komenco.

Ĉi-monate mi trovis min entuziasme esploranta la malgrandan araneaĵon de retejoj, uzantaj gemini kaj gopher protokolojn. Do jen, ĝi estu la temo de mia hodiaŭa rakonto.

Ekzistas tia pokémon, slowpoke

Estas scivolige, ke mi ne trovis tiun angulon de la reto antaŭe. Nu, gemini estas relative nova, kaj mi ne multe penas informiĝi pri ĉiu novmoda afero, do estas nature, ke mi bezonis tri jarojn por aŭdi pri ĝi. Sed gopher ekzistas preskaŭ same longe kiel TTT, kaj pli longe ol mi retumas, do kial mi ne profundiĝis en ĝin antaŭe?

Mi supozas, la kialo estas, ke kiam mi alvenis interreten, TTT jam estis sufiĉe forta kaj interesa, kaj mi esploris ĝin, kaj kiam mi ekaŭdis pri gopher, oni jam parolis pri ĝi pleje kiel pri io malnova, malmoderna kaj ne plu aktuala. Kaj vere, se oni vizitas tipan retejon, kiu povus servi kiel ponto al gofera mondo por TTT-uzanto, kiel SDFFloodgap, ili… ne aspektas speciale modernaj aŭ aktualaj, ĉu? Por ke ili veku intereson, oni devus havi emon interesiĝi pri iom marĝenaj aferoj, kiel, ekzemple, retrokomputilado.

Sed mi tiutempe estis tute kontenta senti min parto de progresema majoritato, kvankam, plej verŝajne, mi neniam vere estis. 😂

Do, kio ŝanĝiĝis nun?

Ne tiom multe pri mi, mi supozas. Tamen “la granda teksaĵo” ja ŝanĝiĝas. Ĝi uzas protokolon, kiu nomiĝas HTTP: protokolo por transdono de hiperteksto. Sed, la rolo de teksto iĝas malpli grava. TTT pli kaj pli fariĝas hiper-bilda, hiper-aŭdia, hiper-videa kaj nun ĝi celas krei kvazaŭ-tridimensiajn virtualajn spacojn.

Tio ĉi per si mem estas interesa, kaj certe ne malbona, sed vidu – mi estas ulo de vortoj! Mia menso funkcias per vortoj. Mi apenaŭ kapablas bildigi al mi ion mense, sed mia ena monologo ĉesas neniam. Mi ne diras, ke mi ne kapablas vidi aŭ aŭskulti, aŭ ke mi ne estas impresita de muziko aŭ pentrarto, sed… mi ne estas impresita tiom multe. Teksto, aliflanke, estas magio. Eĉ parolata, ĝi potencas, kaj skribaĵo estas distilita miraklo.

La proverbo, kiun mi aludas en la titolo, ne plu ĝustas. Ni havas nun rimedojn por konservi verba same bone kiel scripta. Sed en mia menso la romianoj ankoraŭ daŭre pravas. Skribita vorto kreas kaj detruas mondojn, ĝi vokas vivulojn aperi el nenio, ĝi konektas unu homan koron al alia trans tempo kaj spaco. La parolata forflugas. Filmo, nu, ĝi povas esti amuza por horeto.

Multaj homoj kutimas distingi “veran”, vizaĝ-al-vizaĝan komunikadon, kaj “virtualan”, kiun oni ofte opinias nur pala surogato. Mi tute ne vidas la aferon tiel, por mi ambaŭ estas same valoraj. La senpera persona komunikado havas flankojn, kiuj mankas al la reta: korpa kaj okula kontakto, subtilaj (kaj ne tro) kromvortaj signaloj, ks. Sed ankaŭ la skriba reta havas ion, kio mankas al la “realviva”: la eblon fari paŭzon kaj pripensi la temon, por decidi, ĉu respondo estas vere bezonata, por trovi ĝustajn vortojn se jes… kaj vortoj potencas.

Do mi ŝatas havi elekton pri maniero komunikiĝi. Almenaŭ se temas pri miaj karuloj. Kaj kun apenaŭkonatuloj mi preferas la skriban, ĉar jen, mia socia “lerteco” ne estas mia forta flanko. Nu, estu ĝi kiel ajn, por mi ambaŭ reta interŝanĝo de mesaĝoj kaj malreta persona komunikiĝo estas same “realaj”, kaj mi ne sentas ke unu estus senkondiĉe preferenda al la alia.

Vi jam povas vidi, kiel la iama pli teksta TTT estis kvazaŭ kreita por mi. Kaj la nuna ŝajnas celi iun alian. Jen ekzempleto.

Antaŭ kelkaj tagoj mi havis problemon pri samsunga tabulkomputilo: ĝi tute ĉesis respondi al io ajn. Mi provis longe teni la ŝaltobutonon premita, sed ĝi ne reagis. Do mi iris reten por serĉi, kiel oni devige restartigas ĝin. La respondo estas, ke oni samtempe premu la ŝaltobutonon kaj la laŭtec-regilon dum 7 sekundoj. Kaj jen, mi ĵus esprimis ĝin per 11 vortoj kaj mi eĉ ne strebis esti lakona. La procezo ne estas tiel malsimpla, ke ĝi bezonus pli longan priskribon, ĉu? Sed la unua afero, kiun mia serĉilo montris, estis listo de filmetoj, klarigantaj la aferon. Poste sekvis ligilo al unu el tiuj filmetoj. Fakte al la plej longa el ili. Sekvante venis paĝo de Samsung, plena je javaskripto kaj konektanta 10 aliajn retejojn. La respondo ja troviĝas tie, sed oni devas klaki ligilon por montri artikoleton. Malgraŭ ĉiuj penoj, ili ne sukcesis fari la artikolon plenpaĝa, sed ĝi ja havas ilustraĵon! Montrantan la plej lastan aparaton de Samsung, verŝajne. La sekva ligilo estas denove al iu filmeto… Serioze, kion mi faris por meriti tiun ĉi punon?

Kaj la tuta TTT fariĝas tia. Oni sufiĉe multe parolas lastatempe pri ĝiaj aĉaj flankoj: pri absurdaj kvantoj da reklamoj, pri ĉiu gvatado kontraŭ uzantoj, pri intenca instigo de senĉesa kverelado… Sed eĉ bonaj ĝiaj partoj plenplenas je “vidu mian elsendon” kaj “spektu tiun ĉi intervjuon”. Kara, mi venis legi ion. Ĉu vi ne ĉesu bonvole sendi min al jutubo post ĉiuj dek vortoj?

Pro tio, por mi gemini kaj gopher ŝajnas retrovita paradizo. Ĝi estas plena je homoj, kiuj ne nur memoras, kio estas “epistola ĝenro”, sed ankaŭ ĝuas verki en ĝi. Kiu prenas tagojn por komponi pripensitan respondon anstataŭ ĵeti sarkasmaĵon kaj forkuri. Mi suspektas, ke tiu impreso poiomete disipiĝos post kiam mi pasigos pli da tempo tie. Sed ĝuste nun la kontrasto kun pli granda reto estas okulfrapa. Kaj mi estas tute ravita.

Nu, ni vidos, kien tio iros. Mi tenos vin informita per miaj longaj kaj ne tre koheraj rakontoj. 😉


retvivo retetoj gemini gopher grumblado