La lasta tago de aŭtuno

Nu, mi ankoraŭ ne certas, kiun direkton prenos tiu ĉi taglibro. Kaj se oni ne scias, pri kio paroli, ĉiam eblas paroli pri vetero, ĉu ne?

Do, kiel oni povas diveni el mia uzantnomo kaj el la abunda velkita foliaro en miaj profilbildoj, aŭtuno estas mia plej ŝatata sezono. Kaj da ĝi restas al mi nur unu tago.

En antaŭaj jaroj fine de novembro jam tutvintris. Sed la klimato mildiĝas kaj nun aŭtuna vetero daŭras pli longe.

Ĉi-nokte, malgraŭ ke mi dormis sufiĉe bone, mi ial vekiĝadis tempaltempe kaj tial mi sukcesis observi noktan veteron. Kaj jen – pluvis duonon de la nokto. Kaj post la pluvo ĉesis, leviĝis ventego.

Mi loĝas en urbo, ĉirkaŭita de arbaroj, kaj tial fortaj ventoj maloftas ĉe ni. Sed la ĉi-nokta vigle memorigis al mi pri la tempo, kiam mi loĝis apudmare. Ĝi estis forta vento, kaj eĉ iom timiga pro sia rareco ĉi tie.

Ĉiuokaze, vintro venas, kaj ĉu ĝi estos neĝa, ĉu pluva, ĝi tutcerte ne estos suna. La periodo ekde novembro ĝis februaro ĉiam estas tre morna, la ĉielo estadas nubegkovrita kaj sunaj tagoj maloftegas. Ĝi estas deprimiga vetero, kaj do mi bezonos multe da teo kaj bonaj libroj por travivi ĝin.


vetero ĉiutagaĵoj