Etaj ŝanĝoj

Tiu ĉi estos nur malgranda sciigo.

Post legi pri iom malklara situacio pri IRI en gemini, mi ŝanĝis la adreson de mia geminejo de /aŭtunido al pli norma /~autunido.

Se, kontraŭ miaj atendoj, iu fakte legas ĝin, bonvolu ŝanĝi vian legosignon.

Ankaŭ, malpli videble, influite de aktuala konversacio pri sekurecaj problemoj kun kelkaj serviloj, mi aldonis .well-known/security.txt al mia retejo.

El aliaj novaĵoj: la semajno finiĝas, printempo proksimiĝas, sunas pli ofte. Vivo bonas!


anoncoj retejo gemini