Simpligo

Fari retejon per Hugo ne estas malfacile, kaj la procezo estas plejparte aŭtomatigita ĉe mi, sed mi ja rimarkas, ke mi pigras fari eĉ tion. Mi malkovris, ke mi multe pli preferas gemini, kie mi simple tajpas la tekston, kia ĝi estos, kaj jen ĉio. Mi ne multe aktivis pri la retejo post la 2023, sed kiam mi aktivis, mi ja faris tion en la gemini-parto, ne en la TTT-a. Kaj mi certe ne emas poluri la temon, aldoni indieweb-ajn kapablojn, ktp. Ĝuste nun mi sentas, ke TTT fariĝis tiel abomeninda, ke mi emas nur distanciĝi de ĝi. Eble iam mia sinteno ŝanĝiĝos, sed nun ĝi estas ja tia.

Do jen, mi oficiale malemfazas ĉion, krom gemini. Mi ne forigas la TTT-ejon, eble fojfoje mi eĉ publikigos ion kun pluraj fotoj (fakte mi havas kelkajn nefinitajn artikoletojn, eble unu tagon mi finos ilin, kiu scias). Mi ja forigas la geomustrueton (gopher hole), kiu ĉiuokaze nek estis anoncita ie nek havis multe da enhavo. Mi havas nenion kontraŭ gopher, nek kontraŭ novaj malpezaj protokoloj kiuj aperis lastatempe (spartan, NEX, scorpion, kaj pliaj), ili certe estas interesaj; sed mi simple ne bezonas tiom da lokoj kaj manieroj por publikigi ion, mi apenaŭ faras tion ie ajn. Estos pli bone fokusiĝi pri unu io, kaj el ĉiuj ili gemini mi ŝatas la plej.


anoncoj retejo gemini gopher pigreco