Novjaro proksimiĝas, socioretoj foriras

Do jen, restas nur kvar tagoj ĝis jarŝanĝo.

Ĉu oni devas pripensi kiel ĝi iris, sumigi eventojn, ktp? Mi ne kutimas fari tion. Eble oni devas kiam oni havas blogon, ĉu? Estus ĝentile.

Nu, mi malemas paroli pri malretaj okazaĵoj, ĉar ili pleje konsistis je pandemio kaj malpliboniĝo de politika kaj ekonomia situacioj. Mi ne deziras pripensadi tion ĉi ĝuste nun, kaj ĉiuokaze, mi ne havas kuracilon por mondaj malsanoj.

Parenteze, por mi persone, la epidemiaj jaroj ne estis speciale malbonaj, mi ne havas kialon plendi. Male, kelkaj belegaj aferoj okazis al mi.

Pri reta flanko de la vivo do.

Tvitero

Mi neniam multe aktivis tie, sed la pepilo sufiĉe longe estis fonto de novaĵoj por mi. Estas multaj novaĵ-retejoj ĉi tie, precipe lokaj, kiuj malatentas fari RSS-fluon, sed havas bonan konton pepile aŭ telegrame.

Kaj estas kelkaj homoj, kiujn mi sekvis kaj legis kun intereso tie.

Malgraŭe, la ĝenerala etoso tie ofte aĉas kaj la pepilo mem faras ĉion eblan por aldoni laŭeble pli multe da bruo al signalo.

Kiam mi estis pli juna mi opiniis min pli malpli imuna al tiaj tipoj de influoj, sed nun mi povas vidi, ke ili efikas super mi, eĉ se eble ne tro malsubtile.

Do finfine mi devicis forigi mian konton (jen mia anonco ĉe Mastodonto). Nu, mi jam vivis sen ĝi monaton, kaj mi tute ne pripentas. Jes, estis interesaj aŭtoroj tie, legi kiujn iom mankas al mi, sed mi trovas aliajn en aliaj lokoj, kaj la kvanto de incita bruo en mia vivo rimarkeble malpliiĝis.

Telegramo

Mi havas malfacilan rilaton kun tiu ĉi. Ĝi estas relative populara mialande, kaj same kiel la pepilo, estas oportuna novaĵ-fonto. Kaj ĝi ja estas agrable uzebla mesaĝilo, kun multaj mojosaj kapabloj. Krome, ekzistas ankaŭ relative vigla esperantista komunumo tie.

Aliflanke, mi neniam ŝatis Pavel Durov kiel personon, mi ne fidas lin kaj lian firmaon, kaj juĝite per kodaj fragmentoj, kiujn mi vidis, mi ne fidas ankaŭ la programkodon.

Do, mi volonte ne uzus la mesaĝilon, sed, verdire, ĝi ne plu aĉas, ol la alternativoj, kaj mi ja bezonas ion por kontakti homojn ekser mia rondeto.

Do mi ne planas foriri de ĝi, sed mi rimarkis, ke lastatempe mi komencis trouzi ĝin kaj ricevi tro multe de samtipa bruo kiel el la pepilo. Do mi intencas revizii mian uzadon kaj forigi duonon de fluoj kaj grupoj, restigante nur plej esencaj kaj sufiĉe kvietaj.

MiaVivo

Mi ĵus forigis mian konton tie. Pri tiu ĉi retejo mi havis neniajn problemojn, sed mi ne uzis ĝin. Mi kreis la konton por provi, sed mi neniam sukcesis senti min hejme tie. Eble pro tio, ke ĝi ŝajnas al mi strebi esti tia “esperanta fejsbuko”… kaj vere, ĉu ni bezonas fejsbukon?

Mi certe pli ŝatas Mastodonton. Ne de teĥnika aspekto, la tuta ActivityPub ne ŝajnas al mi tre bone farita, kaj specife mastodona realigo – eĉ malpli. Sed socioaspekte, la aro de interligitaj malgrandaj komunumoj, kiun ĝi kreas – tio ja trafas ion gravan, almenaŭ por mi.

UEA

Nu, ĝi ne estas socia reto, sed ĝi ja havas forumon, kie mi registriĝis, sed ne partoprenis. Ĝi ankaŭ havos novan mojosan retejon iam. (Pardonon, mi ne povas deteni min.)

Ĉiel ajn. Mi decidis ne renovigi mian membradon ĉi-jare. Kiam mi revenis al Esperantujo post mia longa foresto mi aliĝis al UEA, pleje ĉar mi neniam faris tion antaŭe kaj volis provi. Sed post du jaroj mi ne pensas ke la membrado donas ion utilan al mi, kaj, verdire, al iu ajn. Ne ŝajnas, ke estraro de asocio malŝparas monon saĝe, do mi pli bone donacus al iu projekto, kiun mi opinias subteninda.

Ĉu mi forgesis forlasi ion plian?

Ĉiuj miaj jarrezultoj ŝajnas esti foriroj. Ĉu mi aliĝis al io nova? Ŝajne ne. Nu, mi lanĉis tiun ĉi retejon. Mi daŭre provas novajn aferojn. Mi aĉetis novan ludkonzolon, kvazaŭ mi ankoraŭ ne havus sufiĉajn.

Sed pri socioretumo… jes, pleje foriroj. Nu, eble tio estas ja bona rezulto por la jaro.

Plena malkaŝo

La ĉefa kialo, pro kiu mi skribis ĉi tion estas provi uzi org-mode’an markolingvon kiel fontolingvo kaj kontroli, kiel la rezulto aspektos ĉe mia TTT kaj mia gemini.


retvivo