Hezita reviviĝo.

Printempo en la aŭtuno

Mia imagita amiko, kiu atenteme sekvas la progreson de tiu ĉi retejo, sendube rimarkis ke estis neniu progreso ekde la printempo. Kaj la sama amiko povus diveni, ke la kialo estas la milito. Mi devus konsideri min bonŝanca, ĉar ĝis nun ĝi ne tiom multe tuŝis min persone. Sed ĉiel ajn, dum kelka tempo mi fariĝis multe pli anksia kaj multe malpli ema okupiĝi pri miaj hobioj. Kaj do mi ne multe faris pri la retejo, kvankam mi ja daŭre uzis la xmpp kaj rss servojn.

Sed nu, milito aŭ ne, la vivo daŭras, kaj mi ĵus pagis kontraŭ plia jaro de uzo de ĉi tiu VPS (kvankam mi ne antaŭvidis la militon, mi ja vidis ke aferoj iras nenien bonen, kaj do saĝe elektis provizanton, kiu permesas pagi per bitmono; alie mi ne povus pagi, ĉar mia nekapablo mendi ion ajn ekster Rusio estas, ŝajne, esenca por faligi la reĝimon de Putin; jen, ĉe Nintendo mi eĉ ne rajtas alŝuti ludojn, kiujn mi aĉetis antaŭe, mi ne komprenas, kial la reĝimo eltenis jarduonon de tio kaj ankoraŭ ne falis! Sed mi devojiĝas). Kaj do mi intencas poiomete pliaktiviĝi ĉi tie. Mi rekontrolis, ĉu ĉio estas ĝuste ĝisdatigita. Kaj mi jam afiŝis mesaĝon aŭ du en mia etlogo en la gemini-a parto de la retejo, kiun, mi certas, eĉ imagitaj amikoj ne legas.

Kaj mi eĉ aldonis etan novan servon!

Libravatar

Mi iam rakontis, ke mi eksperimentis pri Keyoxide. Mi ne multe tuŝis ĝin ekde tiam, sed antaŭ nelonge ĝia kliento por Android ĝisdatiĝis, kaj do mi iris kontroli, kio novas. Kaj, legante pri subskribaj profiloj, mi rimarkis, ke Keyoxide subtenas Libravatar. Mi neniam ŝatis, ke mi dependas de Gravatar por montri profilbildeton tie-ie, kaj do la ideo de liberofonta federata alternativo plaĉis al mi. Ne tiom multe da servoj uzas Libravatar-on ĝuste nun, ŝajne, sed mi decidis kontroli, ĉu malfacilos ekhavi mian propran ekzempleron ĉi tie.

Kaj ĝi ja ne malfacilas, do mi priskrobos la procezon ĉi tie, ĉar mi eltrovis, ke utilas havi tian priskribon porokaze se poste mi tute forgesos kion kaj kiel mi faris. 😉

La plej simpla servilo por la protokolo, kiun mi trovis, estas libravatar.cgi. Ĝi estas farita per la fama BCHS ilaro, do bone taŭgas por mia servilo.

Ne estas jam preta pako por ĝi, do mi instalu ĝin permane.

Ĝi havas iom da dependaĵoj, por kiuj ja ekzistas pakoj:

# pkg_add kcgi png

Kaj ĝi mem kompiliĝas senprobleme:

> git clone https://github.com/tleguern/libravatar.cgi.git
> cd libravatar.cgi
> ./configure
> make
> doas make install

Tio instalas la programon mem en /var/www/cgi-bin kaj la defaŭltan profilbildon en /var/www/htdocs/avatars.

La programo venas kun ekzempla agorda dosiero por OpenBSD, kiun mi povas kopii pli malpli senŝanĝe en mian /etc/httpd.conf:

#[...]
server "senkals.one" {
   #[...]     
   directory no auto index
   location "/avatar" {
      request rewrite "/cgi-bin/libravatar.cgi"
      root "/htdocs/avatars"
   }
   location "/avatar/*" {
      request rewrite "/cgi-bin/libravatar.cgi$REQUEST_URI"
      root "/htdocs/avatars"
   }
   location "/cgi-bin/libravatar.cgi*" {
      fastcgi
      root "/"
   }
}
#[...]

Kaj mi bezonos la profilbildon mem. La kutima folio sufiĉos.

# cd /var/www/htdocs/avatars
# set mail "autunido@senkals.one"
# cp /var/www/htdocs/senkals.one/android-chrome-512x512.png (echo -n $mail|sha256).png
# ln -s (echo -n $mail|sha256).png (echo -n $mail|md5).png

Tio ĉi estas la unua programo ĉi tie, kiu uzas la FastCGI protokolon, do mi bezonos helpan servon por ĝi. Kiu, kompreneble, nomiĝas slowcgi. Ĉar ni, komputilistoj, havas rafinitan humursenton.

# rcctl enable slowcgi
# rcctl start slowcgi
slowcgi(ok)
# httpd -n
configuration OK
# rcctl restart httpd
httpd(ok)
httpd(ok)

Kaj jen ĉio, pli malpli. Nu, mi aldonis ankaŭ paron da SRV-rikordoj en mia DNS, sed mi ne priskribos ilin ĉi tie.


retejo teĥnikaĵoj