Ludante per Keyoxide

Mi estis kaj ankoraŭ estas uzanto de Keybase, sed post kiam ĝi estis aĉetita de Zoom, ĝi, tute antaŭvideble, fariĝis neglektata kaj nun poiomete mortas.

Pluraj alternativoj aperis ekde tiam, kaj do hodiaŭ mi eksperimentis pri unu el ili: Keyoxide.

La ideo de Keyoxide estas konservi idento-pruvojn ene de GPG-ŝlosilo. Mi ne certas, kion mi opiniu pri tio. Mi en estas granda entuziasmulo pri GnuPG: ĝi estas malnova, plena de arĥaikaĵoj kaj troŝarĝita de funkcioj. Por iu ne tro teĥnikema, agordi ĝin estas koŝmaro. Kaj fakte provi uzi ĝin povas facile fariĝi katastrofo.

Aliflanke, GPG-ŝlosiloj ja estas vaste uzataj en farado kaj distribuo de libera programaro, kaj granda parto de la komunumo jam havas ilin. Kaj ĝuste pro tio, ke GPG estas troŝarĝita de funkcioj, uzi ĝin por identopruvoj aspektas eĉ elegante. Kaj tiu solvo estas ankaŭ nature malcentra, aŭ almenaŭ ne pli centrigita ol la tuta PGP-ekosistemo.

Ĉiuokaze, mi aldonis pruvojn por mia retejo kaj por mia mastodonta konto kaj por miaj git-deponejoj (preskaŭ tute malplenaj), kaj do jen mia profilo.

Kion mi fiaskis, estis aldoni pruvon por mia XMPP-adreso. Kiom mi sukcesis kompreni, Keyoxide traktas XMPP-adresojn same kiel la retpoŝtajn, kaj kontrolas, ke ili ne enhavu ne-ASCII-ajn simbolojn. Sed jen la afero: malkiel retpoŝto, XMPP permesas uzi unikodon en adresoj, kaj ĝuste tion mi faras, kaj tiu ĉarma litero “ŭ” tute rompas Keyoxsidon, ve.

Nu, mi raportis la cimon, mi vidu, ĉu la programisto emos ripari ĝin. Kiel mi komprenas, la tuta subteno por XMPP en Keyoxide jam estas markita kiel refarota, do eble mi devos atendi tiun grandan refaradon antaŭ ke mi povos montri QR-kodojn de mia XMPP-adreso per Keyoxide.


teĥnikaĵoj retidento