Gemini

Do jen, mi funkciigis ankaŭ servilon de Gemini ĉi tie.

Ĝemi-ĉu?

Se vi neniam aŭdis pri la afero, gemini estas nova (aperinta en la 2019a jaro, se mi ne mismemoras) reta protokolo, kiun oni povas riardi, laŭplaĉe, aŭ kiel multe pri simpla TTT aŭ kiel iom modernigita Gopher. Kaj se vi ne aŭdis ankaŭ pri Gopher, ĝi estis tre simpla interreta hiperteksta protokolo, kaj ĝi iom popularis en fruaj 1990-aj, sed poste TTT plejparte anstataŭis ĝin. Gopher ne tute malaperis, tamen, restas komunumoj, kiuj ankoraŭ uzas ĝin, tipe tiuj, kiuj interesiĝas pri hisoria kaj iom malmoderna komputilumo. Ekzemple, anoj de tildeverse tipe ja havas gopher-an servilon. Kaj nun ofte ankaŭ gemini-an.

Denove, mi ne tute certas, kion opinii pri gemini. Unuflanke, kiam temas pri programaro, simpleco estas virto. Moderna TTT fariĝis tiel komplika kaj implika, ke nur megafirmaoj kapablas krei kaj subteni retumilon por ĝi. Kaj tiel faritaj retumiloj estas embarase malrapidaj kaj cimplenaj. Aliflanke, gemini ŝajnas iom tro simpla. Ĝi aspektas kvazaŭ provante malpermesi ĉion malbonan, kio okazis en TTT-spaco, oni malpermesis ankaŭ ĉion bonan. Ĝiaj klientoj povas montri nur apenaŭ formatitan tekston, sen ajnaj plibeligoj, kiel malsamaj tiparoj aŭ entekstaj bildoj. Nu, fakte la klientoj ja povas aldoni tiajn plibeligojn laŭdezire, sed la aŭtoro de la teksto havas nenian kontrolon pri la afero. Tio estas intenca, sed mi ne estas konvinkita, ke tio estas saĝa.

Ĉiuokaze, pro tiu simpleco la programaro por funkciigi servilon ja estas simpla kaj triviale rulebla, kaj la tuta aranĝo de tiu ĉi mia servilo estas iom tildevers-eca laŭspirite, do mi sentiĝis preskaj devigita krei ĉi tie ankaŭ ĝeminejon. Kaj jen mi faris.

Do mi nun havas du blogojn, pri kiuj mi tute ne certas kion fari. Ĉio iras kiel planite.

Kaj kiel oni uzas ĝin?

Dank’ al tiu sama simpleco, ĝeminiloj jam multas malgraŭ ke la protokolo estas tre juna.

Se oni estas emaks-uzanto, oni bezonas nenion krom elpher.

Por Linukso kaj BSD ekzistas pluraj klientoj. Mi provis lagrange, kaj ĝi funkcias ĉie kaj aspektas bone. Mi estas emaks-uzanto, tamen.

Se oni uzas Vindozon, nu… oni trovu ion. (Sed ŝajne lagrange haveblas ankaŭ tie.)

Kaj se oni ne volas uzi specialan programon, sed preferas uzi sian kutiman TTT-an retumilan, ekzistas prokuriloj, ekzemple proxy.vulpes.oneportal.mozz.us. Tiuj du lastaj ligiloj ja montras al mia spaco, kie, konfesinde, ankoraŭ ne multo troveblas.

Por androido, mi vidis nenion, kion mi ŝatus. Nu, Xenia ne malbonas, sed estas loka prokurilo, kaj mi ne vidas, kial oni simple ne uzu eksteran anstataŭe.

Aliĝu!

Kiel mi mencias en mia ĝemiejeto, mi agordis la servilon en maniero, kiu permesas plurajn uzantojn. Nu, teorie. Mi ne finagordis ĉion kaj ankoraŭ ne testis, ĉu ĉio funkcias, ĉar, mi estu honesta, plej verŝajne mi neniam havos uzantojn tie krom mi mem.

Sed se iu volas eksperimenti pri la afero, mi ja povas doni aliron kaj eble iom da konsilo pri kiel komenci. Do se vi interesiĝas, kontaktu min kaj ni aranĝos ion.


retejo anoncoj gemini