Bonvenon al mia nova hejmo!

Do jen, kion oni skribas en tiuj blogoj? Mi tute ne scias.

Neniam en la tuta mia vivo mi havis taglibron. Nu, mi provis kelkfoje, sed tio ne daŭris. Mi neniam sentis bezonon rakonti pri mia vivo, nek al mi mem, nek, des pli, al la tuta mondo. Mi estas tute komforta pri tio, ke la mondo ne atentas mian ekziston. Ĝi restu tiel.

Kial tiu ĉi blogo do? Nu, la afero estas, ke mi aĉetis domajnan nomon, parte ĉar mi volis eksperimenti pri kelkaj retservoj, parte kiel ŝerco. Parenteze, se vi estas esperantisto kaj komprenis la nomon, ne atendu trovi nudaĵojn ĉi tie. Aliflanke, tre verŝajnas ke mi neniam parolos pri kalsonoj, do la nomo iom taŭgas. Kaj jen, se mi havas domajnon, ĉu mi havas elekton krom havi ankaŭ retejon? Mi pensas ke ne.

Do, mi tute ne scias, kio okazos ĉi tie. Plej verŝajne nenio speciale interesa, sed ni vidos.


retejo anoncoj