… Kiu ne okazis

La senfina mondofino kiel kutimaĵo

Pasis preskaŭ jaro ekde mi afiŝis ion ajn en la TTTa parto de la retejo, do oni povas sekure konkludi, ke ne okazis tiom multe da reviviĝo.

Fakte, ne multe ŝanĝiĝis en mia uzado de la retejo dum la tuta jaro. Mi aktive uzas la servojn de XMPP kaj RSS, kaj fojfoje skribetas ion en mia ĝeminia taglibreto, kaj mi tenas la programaron ĝisdatigita kaj jen ĉio.

La milito daŭras, kaj nun oni povas senti ĝin en mia urbo. Estis pluraj spav-atakoj kontraŭ uzinoj kaj fervojaj stacioj lastatempe. Laŭ mia scio, en la urbo mem neniu ankoraŭ estis vundita de tiuj spavoj. La demando de tempo, mi supozas. En la regiono, atakoj laŭlonge la landlimo, per multe pli pezaj armiloj ol spavoj, neniam ĉesas kaj tie ja estas viktimoj inter civiluloj.

Nu, mi ne komentu pri la politika flanko de la milito. Kiel minimume, ĉar ĉion, kion mi ŝatus diri pri ĝi, oni povas konsideri krimo, se ne ĝuste nun, do poste. Kaj mi ja daŭre loĝas ĉi tie.

Ĉiuokaze, kiel vi eble povas imagi, la tuta afero ne multe inspiras min okupiĝi pri ambiciaj longedaŭraj projektoj… Fojfoje ĝi malemigas min okupiĝi pri io ajn. Mi havis periodon de eskapisma videoludado. Kaj de eskapisma legado. Kaj nun mi ŝajne havas periodon de retagado, verŝajne ne tre longan. Sed kiu scias.

Iel ajn, lastatempe mi denove emas studi pri tio-io. Lingvoj, komputilado, matematiko. Ĝi estas pli engaĝiga ol ludado, almenaŭ.

Cenzuro

Ĝi plifortiĝas. Antaŭe mi konektis al VPN sen ajna problemo, nun mi devas uzi alternativajn pordojn. Por konekti al la torreto oni nun bezonas uzi pontojn. Mi ankoraŭ havas plurajn rimedojn por superi la blokojn, sed mi ne ŝatas la tendencon. Cenzuristoj poiomete fariĝas malpli fanfaronemaj kaj pli kompetentaj.

Mi ĵus pasigis semajnon sen VPN (kiun mi ne malŝaltis porlonge ekde pli malpli la 2012ª), por kontroli, ĉu mi povos uzi tor-on anstataŭe, kaj ĉu estos multaj malfacilaĵoj. Ĉio ŝajnas funkcii bone ĝuste nun, krom ke jen, ĝi konektiĝas nur helpe de pontoj.

Ĉio verŝajne plu degeneros, sed mi ankoraŭ ne atendas abruptan izoliĝon.

Malplektado

Lastatempe mi pli kaj pli forte sentas tiun “TTT-fendiĝon”, pri kiu Ploum skribis en Splitting the Web. Preskaŭ ĉio, kion mi nun legas en la “granda moderna TTT”, venas el mia RSS-legilo, kiu faras artikolojn similaspektaj kaj agrable legeblaj. La cetero estas kelkaj edukaj retejon kaj specialaj servoj, kiujn mi delonge uzas. Se iu donas al mi ligilon al iu retejo, kiu havas pagmuron, aŭ provas postuli registriĝon, aŭ montras grandan fenestron, kiu diras, kiom multe la retejo zorgas pri mia privateco, mi tuj fermas la retejon kaj iras fari ion alian, sen provi atingi la artikolon alimaniere.

Mi sentiĝas multe pli komforta en etreta mondo, kaj se mi kreus tiun ĉi retejon nun, mi certe ne farus TTT-an parton. Eĉ se fari artikolojn por TTT-ejo estas ne pli malsimpla afero, ol krei org-dosieron, tio ial ŝajnas tro da peno. Mia lasta projekteto estas pura ĝemini. Ĉi tiu artikoleto estos dulokservita, tamen.

Resumo

Do jen, mi vivas, kaj ankoraŭ iomete aktivas. Mi dirus ke oni ne atendu oftajn ĝisdatigojn de ĉi-retejo, sed mi kredas, ke post preskaŭ tutjara silento neniu pli atendas.


retejo, retvivo, ĉiutagaĵoj