Ĉu mia komputilo ne bonegas?

Fino de la lasta jaro trovis min posedanto de mia propra amatora retejo. Kaj mi ankaŭ komencis esplori gemini-spacon. Do ne estas mirinde, ke lastatempe mi relative multe legis pri amatora komputilado kaj ŝatokupa retej-dezajno kaj aliaj similaj aferoj. Komence mi intencis komenti pri kelkaj artikoletoj, kiujn mi legis lastatempe kaj kiuj pensigis min pri io-tio, sed jam la unua parto iĝis maldece longa, kaj do mi decidis ne skribi pri aliaj ĉi-foje. Eble iam.

Hodiaŭ do temos pri blogero de Solène Rapenne Dear open source developers (la sama artikoleto ĉe gemini). Ĝi ne estas longa, do legu ĝin se vi emas. Sed rezume, ŝi argumentas ke, kreante programaron, ni devus zorgi pli pri daŭra uzebleco de malnovaj komputiloj.

La argumentojn de Solène mi ne diskutos kaj mi certe ne havas solvojn por la problemon, kiun ŝi priparolas. (Mi ĝenerale ne havas solvojn por grandaj problemoj. Ĉu oni atendas de bloganto ripeti tiajn asertojn ĉiufoje? 🤔) Anstataŭe mi rakontu pri la efiko, kiun ŝia artikoleto havis super mi.

Mia hejma komputilo certe ne estas nova. Ĝi estas… ĉu 12-jaraĝa nun? Pli malpli. Lastatempe, mi komencis fojfoje pripensi ĉu mi anstataŭigu ĝin per io pli moderna. Ĉar, vidu, komputilumo estas mia fako, sed mi havas nur tian antikvaĵon hejme. Tio igas min sentiĝi “botisto sen botoj” kiel oni dirus mialande.

Nu, mi ne trompu min. La ĉefa kialo pro kiu mi faris nenion ĝis nun, estas mia pigreco. Kaj ankaŭ mia malemo ŝanĝi aferojn, al kiuj mi alkutimiĝis. Sed tiu artikoleto pensigis min ankaŭ pri… nu, kio precize faras mian komputilon pli malbona ol ĝi estis antaŭ jardeko? Nu, unu aŭ du el ĝiaj USB-pordoj brulpaneis, tio veras, sed ĝi havis multajn, do restas ankoraŭ sufiĉaj. Samtempe, mi ja ne tute neglektis ĝin kaj ĝi nun havas multe pli da ĉefmemoro kaj diskmemoro, ol komence.

Do jen, ĝi estas objektive impresa aparato kun dukerna ĉefprocesoro, 16 gigabajtoj da ĉefmemoro kaj 2 terabajtoj da diskmemoro. Kaj la taskoj por kiuj mi uzas ĝin, ne ŝanĝiĝis. Mi opiniis ĝin tute sufiĉa antaŭ jardeko, kial ne nun?

Certe, ĝi ne plu kapablas ruli la plej novajn ludojn, sed pri ludoj mi ĉiam jam havis ĝuste tian sintenon: kio malbonas pri antaŭjardekaj? Ili estis amuzaj tiam, kial ne nun? Kaj ĉiel ajn mi ne multe ludas per tiu ĉi komputilo, preferante mankonzolojn, kaj konzoloj estu temo por iu alia rakonto.

Ĉiukaze, jen la fino de miaj ĝisdatigaj planoj.

Estas alia afero, pri kiu la blogero de Solène memorigis al mi. Mi ja vere ŝatis kaj ĝuis ĉiujn tiujn komputilajn aferojn iam. Sed poiomete ili pli kaj pli fariĝis teda laboro, kaj kiel tio okazis? Nu, mi ne juniĝas, kompreneble, sed ĉu nur aĝo?

Kaj jen, fari tiun ĉi retejeton, neatendite, helpas al mi rekapti iom da ĝojo, kiun komputilumado iam donis al mi. Ankaŭ tio, kiel okazis? Ĉu pro tio, ke mi ne multe provas atingi ion specifan kaj ne havas limdatojn kaj ŝuldas nenion al iu ajn kaj simple umas por mia propra amuzo sen zorgi pri ies opinio? Jen, mi skribas en lingvo, kiun apenaŭ iu ajn komprenas, en loko, kiun plej verŝajne neniu vizitas, uzante ilojn, kiujn mi elektis pro ne pli bona kialo, ke mi opinias ilin interesaj kaj amuzaj. Tio ja estas liberiga.


komputilumo ŝparemo pigreco