Kaprompiloj. Enkonduko al la serieto

Miaj lastaj blogeroj ĉiuj estis iom tro teĥnikaj, do mi decidis paroli iomete pri ludoj. Ne pri belaj kaj riĉaj je enhavo ludoj, kiuj rakontas epikaĵojn kaj kies prezoj ankaŭ estas epikaj; sed pri malgrandaj, malnovaj, kaj ofte senpagaj kaprompilaj ludetoj, kiujn mi ĝuis iam aŭ daŭre ĝuas nun.

Kiel ĉio komenciĝis

Mia infanaĝo estis preskaŭ tute senkomputila. Kiam mi jam estis adoleskanto, komencis aperi ludsalonoj, kiujn mi kun miaj kunuloj vizitis en ne tiom oftaj okazaĵoj, kiam ni havis malŝpareblan monon. Nun mi ne povas rememori kiajn komputilojn oni havis tie, nek kiujn ludojn. Mi nebule memoras, ke unu el la ludoj estis “Montezuma‘s Revenge” aŭ io tre simila. Kaj ke mi ege ŝatis ĝin. Ĉiuokaze, ni povis pasigi tie nur horon aŭ du ludante ion arkadan kaj, malgraŭ ke tio ja estis interesa, ĝi ne okazis ofte kaj kutime ni devis serĉi aliajn amuzilojn.

Parenteze, mia ideo pri amuziĝo ĉiam estis legi, sed mi pli bone ne komencu paroli pri tio nun.

Do, mia konatiĝo kun personaj komputiloj kaj pli diversĝenraj ludoj, haveblaj tie, ne okazis ĝis kiam mi fariĝis studento. Universitate mi studis programadon, kaj kompreneble ni havas komputilojn tie, kiuj rapide progresis de modestaj Mazovia 1016 ĝis respektindaj aparatoj kun Intel 286 ĉefprocesoroj. Du el tiuj lastaj eĉ havis enormajn 20-megabajtajn diskojn!

Kvankam Interreto jam ekzistis, ĝi ankoraŭ longe restis por mi afero, kiu okazas al aliaj homoj. Sed eĉ sen la reto, ludoj iel atingis nin. Kaj por la unua fojo, mi, ankoraŭ tre juna kaj facile impresebla, vizitis mirindajn novajn mondojn.

Multaj miaj postaj ŝatokupoj venas de tiu tempo. MechWarrior estis mia enkonduko al Classic Battletech, kiu ĝis nun restas unu el miaj plej ŝatataj luduniversoj. Eye of the Beholder prezentis al mi Forgotten Realms kaj komputilajn rolludojn ĝenerale. Kaj mi pasigis multe, eble eĉ tro multe, da tempo kun Star Control II kaj Wing Commander (tiu ĉi lasta estis freneze peza, postulanta 5 megabajtojn da diska spaco kaj tial ludebla nur ĉe unu el la komputiloj kun 20Mb diskoj; oni devis atendi sian vicon por havi ŝancon ludi).

Mi povus daŭrigi la liston ankoraŭ longe (jes, sendube tro multe da tempo 😅), sed mi supozas, ke mi devas reveni al mia temo. Jen do, vidu, inter tiuj ĉi grandaj kaj mirindaj kaj engaĝigaj ludoj troviĝis ankaŭ tiu ĉi bagatelaĵo:

Titolekrano de Soko-ban
Nenion suspektanta laboristo proksimiĝas al malbenita tenejo…

La ekzotika titolo diris nenion al mi, sed nu, mi estis entuziasma, mi ludis ĉion. Mi eniris la ejon kaj malsupreniris per la lifto.

Elektekrano
Ne premu ĝin, kara!

Kaj, por la unua fojo, trovis min en labirinto plena je malicaj kestoj.

La unua problemo
Mi avertis. Nun vi pasos tie la tutan vivon.

Post tio, mia vivo neniam estis sama.

Nu, mi cedis al la tento iom dramigi mian rakonton. Sed ja estas fakto, ke inter ĉiuj grandaj, mirindaj kaj engaĝigaj ludoj pri sorĉistoj, bravaj kosmoŝipaj kapitanoj kaj kuraĝaj batalistoj, tiu ĉi ludeto pri sennoma ulo en laborvesto, kiu obstine penas aranĝi varokestojn en ŝajne senfinetaĝa tenejo, evidente restante la lasta homo, kiu entute zorgas pri la afero… ĝi trovis kviete vojeton al mia koro kaj ekloĝis tie por ĉiam.

Kaj se paroli pri komputilaj kaprompiloj, sokobano fariĝis por mi la difino de la ĝenro. Ĝi estas etalono, kontraŭ kiu mi mezuras ĉion alian. Jen la kvalitoj, kiujn mi aprezas en tiaj ludoj:

  • La reguloj estas ekstreme simplaj. Oni facile povus aldoni ion al la ludo, sed forigi ion apenaŭ eblas.
  • Malgraŭ tio, ĝi ne estas pure abstrakta. Ĝi estas kvankam simpla, sed rekonebla bildo de realviva situacio, el kiu la reguloj de la ludo sekvas nature. Oni eĉ povas kunsenti kun la rolulo.
  • Malgraŭ la simpleco, oni povas krei puzlojn laŭ kelkaj malsamaj stiloj kaj de ĉia malfacileco, ekde triviale facilaj ĝis vere kaprompigaj.

Do ĝuste pri tiaj ludetoj mi intencas paroli.

Kio sekve?

Ĉar sokobano gravas tiom multe por mi, en la sekva artikolo mi planas paroli pri ĝi pli detale. Iusence, ĝi ne estas la plej bona ludo por priparoli, ĉar ĝi estas relative bone konata kaj krom tio, kion ĉiu eble jam scias, ne tiom multe rakonteblas pri ĝi. Sed, kara leganto, bonvole relegu la ĉi-supran kaj diru, ĉu mi vere havas alian elekton?

Kaj kiel ajn, mi sendube kapablas diri pri ĝi pli, ol la vikipedia artikolo. 😂

Do ni parolos pri pensemaj kunikloj, kaj pri saskvaĉoj, kaj pri ŝtata malpermeso logikumi en Rusio. Eble ni priparoletos mallonge ankaŭ kelkajn tipojn de mallaboremo, kaj, se ni vere bonŝancos, ni eble eĉ sukcesos fine aĉeti tiun raketon!

boxxle II enkonduka ekrano
Ek al laboro!

ludoj ŝatokupoj nostalgio